Wpis z mikrobloga

:-)

La glasojn dissplitu, fendiĝu la vazoj!
Tranĉilojn difektu, kurbigu la forkojn!
Ĉar Bilbon ĉagrenas tiaj okazoj--
frakasu botelojn, brulumu la korkojn!

Tranĉu la tukon, la grason surtretu!
Verŝu la lakton jam provizej-planke!
Sur maton dormĉambran ostaron demetu!
La pordojn makulu per vin' ĉiuflanke!

En akvon bolantan mergegu fajencojn;
ilin per stango pistadu skrupule;
se iuj ĉefine rezistis l' atencojn,
ilin tra l' halo ĵetegu disrule!

Ĉar Bilbon ĉegrenas tiaj okazoj,
zorge, tre zorge traktu pri l' vazoj!

#tolkien #hobbit #esperanto #lahobito
  • 4