@stergro: Ankoraŭfoje, se vi volas malfermi la privon, eniru je via profilo, alklaku la ŝraŭbeton je la dekstra angulo de l'ekrano. En la sekcio "Ustawienia" rulumu malsupren al la sekcio "Prywatne Wiadomości", je la demando "otrzymuj wiadomości", elektu "od wszystkich". Faru tion, ĉar mi volas sendi al vi mesaĝojn per Vikopo. #esperanto
@stergro: Se vi volas malfermi la privon, eniru je via profilo, alklaku la ŝraŭbeton je la dekstra angulo de ekrano. En la sekcio "Ustawienia" rulumu malsupren al la sekcio "Prywatne Wiadomości", je la demando "otrzymuj wiadomości", elektu "od wszystkich".
@blablaelotrzydwazero: Mi venas el la sudoriento de Germanio. Mi faris la "Erasmus" Interŝanĝa programo en Elbląg en 2017, sed bedaŭrinde mi ne vere povas paroli la polan. Sed mi ekkonis wykop tie kaj estis scivolema ĉu esperanto ankaŭ ekzistas tie ĉi.
Mi laboris por la esperanta versio de https://commonvoice.mozilla.org/eo Kaj antaŭ unu jaro la pola versio ege kreskis pro mencio en wykop. Tial mi ekkonis ĝin kiel la "pola reddit".
Mojose! Fakte mi provos konekti la diversaj landaj strukturoj de Esperantujo iomete, mi ŝatus havi pli da interŝanĝoj. Tial mi kelkfoje serĉas por esperanto en wykop, vkontakte, mastodon, TikTok ktp.
Mi eklernis Esperanton eble en 2007 haha. Sed mi kabeis en 2011 kaj nun dum la pandemio mi revenis. ĉu vi jam konas https://www.reddit.com/r/esperanto ? ĝi estas la plej aktiva grupo de junaj esperantistoj laŭ mia scio.
@blablaelotrzydwazero: La amuza afero estas ke la maldekstruloj diras ke Reddit plenas de dekstruloj, kaj la dekstruloj diras ke Reddit plenas de maldekstruloj. ĝi ege dependas de la forumoj kiu vi sekvas. Sed vi pravas, Pollando ofte estis misreprezentita.
https://www.youtube.com/watch?v=OX6nA8EuL44
#esperanto